Tie cxi vi povas atingi mian hejmpagxon en Esperanto.
Ne cxiuj angxeloj havas flugilojn
La angxeloj ludas gravan rolon en la Bibliaj rakontoj pri la naskigxo de Jesuo. La angxelo Gabriel rakontis por Maria ke sxi estos graveda kun la filo de Dio. Angxelo admonis Jozefon edzigxi kun Maria, kvankam la infano ne estas lia. Angxeloj rakontis pri la naskigxo por la pasxtistoj, kaj angxelo montrigxis en songxo de Jozefo kaj admonis lin fugxi al Egiptio kun sia familio. Sed angxeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskigxo de Kristo. Ekzistas el diversaj landoj kaj tempoj multaj ekzemploj pri tio ke homoj asertas ke ili vidis angxelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj Dia sferoj, ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas ke ekzistas inter Dio (aux la Dioj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj da mezaj estajxoj, kiuj havas iujn Diajn kaj iujn homojn ecojn, ekz. angxeloj. Tiel ankaux estas en la Biblio. En la 18:a cxapitro de Genezo ni povas legi pri kiel la Eternulo aperas antaux Abraham kaj Sara kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena mangxo, post kiu unu el ili rakontas ke la maljuna paro naskos infanon post unu jaro. En la malnova testamento la angxeloj do priskribigxas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por mangxi, sen suspekti ke la gastoj estas angxeloj Inter la apokrifaj libroj trovigxas Tobio, en kiu ni povas legi kiel Dio sendas la angxelon Rafael kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobion de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas sxin. Li ankaux organizu ke Sara kaj la filo de Tobio ekamu unu la alian kaj geedzigxu. La angxeloj de la malnova testamento do havas la taskon pludoni la mesagxojn de Dio al la homoj aux helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj ne oni ne kredis ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la nova testamento, Apokalipso, estas skribite ke angxelo flugas.
Aliaj estajxoj kun flugiloj
Apud la angxeloj jam en la malnova testamento estas menciitaj du aliaj estajxoj kun flugiloj, keruboj kaj serafoj. La serafoj aperis antaux Jesaja en la templo kaj havis ses flugilojn. Ilia tasko estis lauxdi kaj glori Dion. La keruboj, kiujn vidis Jehxezkel en vizio, havis kvar flugilojn. Keruboj i.a. havis la taskon gardi la vojon al la arbo de la vivo post la unua peko. En la pia spekulado oni komencis distingi inter gxis ses diversaj tipoj da angxeloj. Apud la supre menciitaj keruboj, serafoj kaj ordinaraj angxeloj, estis ses tipoj, nomitaj tronoj, potencoj, regadoj, povoj, estroj kaj cxefangxeloj. En la kristana arto la situacio estis la inversa. La artistoj ne havis intereson distinti inter naux diversaj tipoj da angxeloj. Ili ecx ne sukcesis distigi inter angxeloj, keruboj kaj serafoj. Ekde la kvara jarcento la angxeloj cxiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la 15:a jarcento kaj gxis nia tempo ofte kiel virnoj aux infanoj. La artisto Giotto en la 14:a jarcento komencis pentri nudajn angxelajn infanetojn. Baldaux ludantaj angxeloj farigxis komuna motivo. Dum la 20:a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj farigxis komunaj - almenaux en Svedio, kaj la infanoj kiuj ricevis tiujn cxi legosignojn kun angxelkapojn certe asociis ilin kun la instruado pri angxeloj.
Riskoj kun angxelaj mesagxoj
Martin Luther opiniis ke estas tute suficxe ke Dio revelaciis sin en Jesuo Kristo, en la Biblio kaj en la sakramentoj de la eklezio. Tial ni ne bezonas revelaciojn de angxeloj, li opiniis. Luther ne neis ke angxeloj povas aperi antaux homoj en lia samtempo. La risko kredi al la mesagxoj de angxeloj - opiniis Luther - estas ke la angxelo povas esti diablo, kiu povas misgvidi la homojn. Tial estas plej sekure esti kontenta pri la kristana kredo, pri kiu atestas la Biblio. Same kiel Martin Luther la luteranaj eklezioj neniam neis la ekziston de angxeloj, sed tamen ne havis grandan intereson pri ili. En ofte uzata sveda katekismo, la angxeloj estas priskribitaj kiel angxeloj, kiujn Dio kreis en la komenco, kaj al kiuj li donis sagxon kaj sanktecon, povon kaj felicxon, por ke ili en eterneco lauxdu Dion kaj obeu liajn ordonojn. La diablo kaj liaj angxeloj apostatigxis kaj farigxis malamikoj de Dio, kiuj disvastigas malicon en la mondon. La angxeloj en la jud-kristana konceptaro do ne atingas la nivelon de la angxeloj de la karikaturoj, tute bonaj estajxoj kun blankaj flugiloj. La jud-kristanaj angxeloj fakte estas estajxoj kun propra volo, volo kiu iam povas esti kontrauxa al la volo de Dio.
Mihxael, Gabriel, Rafael, Uriel kaj aliaj
Nur kelkaj angxeloj estas menciitaj per nomo en la kristana tradicio, t. e. la cxefangxeloj Mihxael, Gabriel, Rafael kaj Uriel. Mihxael antaux cxio havis la rolon de batalanto kaj militisto, kiu batalas kontraux la Diablo. Gabriel farigxis plej konata kiel la sendito, kiu al Maria donis la mesagxon ke sxi naskos la filon de Dio sur la tero. Rafael en kristana tradicio estis konsiderata kiel la angxelo, kiu transdonis la sciigon pri la naskigxo de Jesuo al la pasxtistoj en Betlehem. Multaj kredantoj kredas ke cxiu homo havas unu aux plurajn individuajn gardoangxelojn. Eldiro de Jesuo en la 18:a cxapitro de Sankta Mateo pri la angxeloj de la homoj en la cxielo povas esti la kauxzo de tio. En Svedio bildoj kun angxeloj estis tre popularaj dum la pasintaj cent jaroj. Sur ili aperas gardoangxeloj plej ofte kiel virinoj kiel flugiloj kaj longaj blankaj vestajxoj, kiuj protektas infanojn, kiuj ludas apud riveretoj aux ravinoj. Tiuj cxi bildoj aperis en sennombraj pregxdomoj kaj hemoj en nia lando, kaj ankoraux vendigxas en la librovendejoj de la pregxejoj. En la popola arto la variado estas pli granda. Tie la angxeloj iam havas striktajn vestajxojn kaj gxis ses flugilojn. La angxelobildoj ludis gravan rolon por la popola kredo je angxeloj.
Vizioj de angxeloj
Kiom ofte kredantaj homoj en la hodiauxa Svedio asertas ke ili vidis angxelojn? Mi faris simplan enketon inter kelkdek kredantoj kaj demandis pri kiuj supernaturaj okazajxoj ili spertis. Multaj el ili diris ke ili spertis pregxorespondojn aux ke ili resanigxis pro Dia helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je angxeloj aux je gardoangxeloj. Male nur du asertis ke ili vidis angxelojn per siaj propraj okuloj. Mia enketo estas tro malgranda por esti senchave fari iajn gxeneralajn konkludojn, sed la enketo montras ke multaj kristanoj en Svedio kredas je angxeloj, sed nur malmultaj diras ke ili vidis iun. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis angxelojn tamen estas sxatataj kaj aperas en kristanaj libroj kaj revuoj kan nuntempe ankaux en interneto. Jen kelkaj ekzemploj. Viro rakontis ke li dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj travivis malfacilan tempon en sia vivo. Iun matenon li iris al sia laborejo frue matene por havi tempon plenumi kelkajn taskojn, antaux ol venos al la laborejo aliaj dungitoj. Subite li vidis fortan lumon, kiu travidebligis la murojn kaj plafonon de la cxambro. Meze en la forta lumo videblis lumfiguro, pli ol du metrojn longa kaj kun flugiloj. La figuron cxirkauxis lumego, kiu elradiis diversajn kolorojn. La angxelo - kiel la rakontinto nomis la figuron - nenion diris, sed elradiis fortan amon kaj gxojon. La travivajxo dauxris nur dum tempeto. La rakontinto plue diris ke lia vivo post tiu cxi okazajxo esti pli gxoja. Maljuna kristanino vekigxis iun nokton pro doloro en la brusto. Sxia edzo decidis ke li veturigos sxin al malsanulejo. Enironta en la auxtomobilon sxi vidis tri tre grandajn angxelojn starantajn cxe sia sino. Unue sxi ektimis, sed poste la timo forigxis. Sxi iel sentis ke sxi eble estis tiel malsana ke la angxeloj venis por kunpreni sxin. Kelkaj el la rakontoj pri renkontigxoj kun angxeloj devenas de homoj en forta izoliteco, ekzemple en malliberejo. Unu ekzemplo estas rakonto pri maljuna kristano en Rusio, kiu dum pluraj jaroj estis en malliberula barakaro pro sia kristana kredo. Iun nokton lin vekigis angxelo, kiu kune kun li flugis al alia planedo kun verdaj herbejoj, kie li renkontis Bibliajn personojn, kiel Mozeon, Davidon, Danielon kaj Johanon; li rajtis ankaux vidi la lumon de la cxiela urbo. Poste li kun la angxelo reflugis al tero. La postan tagon la aliaj malliberuloj demandis kie li estis dum la nokto, cxar li ne estis en sia lito.
Helpo en malfacilaj tempoj
Ekzistas multaj similecoj inter diversaj rakontoj pri angxelovizioj. La rakontantoj cxiam estas viroj aux virinoj kiuj havas intereson pri religio, piaj kristanoj, anoj de alia religo aux homoj kun gxenerala intereso pri religio. Mi ne konas okazajxon, ke iu ateisto aux homo kiu ne interesigxas pri religio diras ke ili vidis angxelojn. Angxelovizioj gxenerale okazas en iu malfacila tempo en la vivo, en deprimigxo, en malsano aux en malliberejo. Iam la vizio estas respondo al pregxo. La plej multaj angxeloj aspektas gxuste tiel, kiel oni opinias ke angxeloj aspektas en la tempo, kiam okazas la vizio. Homoj, kiuj diras ke ili vidis angxelojn, atestas pri tio ke la vizio donis al ili sekurecon kaj pli fortan konvinkigxon. Tio cxi bone akordas kun la oficiala instruo de la eklezio pri angxeloj. La angxeloj estas senditoj de Dio, senditaj por helpi al ni homoj. La eklezio tamen cxiam estis tre skeptika pri homoj, kiuj asertas ke ili ricevis tute novajn mesagxojn de angxeloj. La fundamenta koncepto de la eklezio cxiam estis ke post la alveno de la filo de Dio, Jesu Kristo, al la tero, novaj revelacioj ne necesas. Kiam Mahometo raportis ke li ricevis revelaciojn de la angxelo Gabriel, la kristanoj rifuzis kredi tion. La revelacioj de Mahometo anstataux farigxis la fundamento de tute nova religio, islamo. La sama afero okazis kiam Joseph Smith deklaris ke li ricevis novan sanktan skribajxon sur ora ladplato de la angxelo Moroni. La malnovaj eklezioj malakceptis tion kaj tute nova eklezio, la t. n. mormona eklezio estigxis. Ni povas esti certaj pri tio ke ankaux en la estonteco tiu, kiu asertas ke li ricevis mesagxon de angxelo, ne estos kredata de la oficiala eklezio.
Popularaj angxeloj
En nia tempo la angxeloj gxuas novan ondon da populareco, ankaux ekster la rondo da kredantoj. En beletro, arto reklamo, popmuziko, kaj rokmuziko angxeloj cxiam pli ofte aperas. En filmoj angxeloj ankaux ne estas maloftaj. Estas facile kompreni la kialon. Multaj homoj opinias ke Dio estas tro granda por ke ni povu kompreni lin. Angxelo estas estajxo inter Dio kaj homo, Gxi enhavas iom da Dio, sed tamen estas pli komprenebla por homoj. La angxeloj cxiam estos fonto de gxojo kaj sekureco. Leif Nordenstorm
Tiu cxi artikolo estis publikigita en Dia Regno, Januaro 1999, 1 (809).
Mia komputilreta adreso estas nordenstorm@hem.utfors.se